Skip to main content

Full text of "Fenikso - Numero 01, Januaro - Februaro (2009)"

See other formats


14a jarkolekto n-ro 1 januaro - februaro 2009 


REVUO DE ESPERANTO NEDERLANDO 





Forumo de Esperanto Nederland 


www.esperanto-nederland.nl 

Dumonata membrogazeto de Esperanto Nederland. 
ISSN 1384-6515 

Membroj de Esperanto Nederland ricevas la gazeton; 
ĝi estas aparte abonebla nur por ne-membroj en 
eksterlando. Tarifo EUR 15.- 

Portiuj, kiuj tion bezonas, son-kasedoj kun la enhavo 
estas haveblaj. Informojn donas la sekretario. 
Redakcio: <redakcio@esperanto-nederland.nl> 

H. Bakker, Kastelenstraat 23111, 1082 EGAmsterdam, 
tel./fakso 020-64 21 853 <hansbakker@raketnet.nl>. 
J.K. Hammer, Taxusstraat 7, 1505 AAZaandam, 
tel. 075-616 69 31, <ko.hammer@planet.nl>. 
Esperanto Publike: 

Gazetartikoloj ktp estas bonvenaj ĉe redaktoro Hans 
Bakker, same kiel informoj pri mencioj de Esperanto en 
radio kaj televido. Bonv. indiki detalojn. 

Lingva rubriko: 

Emiel Van Damme, Albert 1 straat 44, 

BE 1703, Schepdaal, Belgio. 

Teknika redaktoro: 

Julia De Coster, Esperanto-Centro Antverpeno. 
Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno. 

ESPERANTO NEDERLAND 
Sekretario 

Alfonso Pijnacker, Tulpstraat 110, 2841 AE Moordrecht. 
Tel. 0182-37 40 58 aŭ 06-513 762 57 // 
<sekretario@esperanto-nederland.nl>. 
Membro-Administranto: 

Remment Balk, Egeischestraat 42, 

8303 EN Emmeloord. Tel. 0527-23 93 78 // 
<membroj@esperanto-nederland.nl>. 

Kasisto: Els ten Hagen-Renses, Middenweg 587, 
1704 BH Heerhugowaard. Tel. 072-571 79 18, 
<kasisto@esperanto-nederland.nl>. 

Poŝtkonto: 37 55 22 nome de ESPERANTO NEDERLAND; 
UEA-konto: esne-h 

Informado/informmaterialo: Ineke Emmelkamp, 
Arubastraat 12, 9715 RW Groningen. 

Tel. kaj fakso: 050-57 18 842. 

Retadreso: <info@esperanto-info.nl>. 

Instrua Servo: Luit Staghouwer, Julianalaan 25, 9781 ED 
Bedum. Tel.050-301 40 15, <luitstaghouwer@home.nl>. 

Studie-weekeinde: 

<studsemajnfino@esperanto-nederland.nl> aŭ Marijke 
Lathouwers, Kruiszwin 1205, 1788 LE Den Helder, 

Tel: 0223-643781. 


DATOLIMO: 

Materialo por la venonta numero estas bonvena ĝis la fino 
de januaro. Sendu ĝin kiel eble plej frue, tiam vi ege helpas 
nin. Simpla teksto, kiel en elektronika letero, plej taŭgas, sed 
ankaŭ aldonaĵoj en Word aŭ Wordperfect estas bonaj. 
Kompreneble ankaŭ paperaj kontribuoj estas bonvenaj. 
Krome tre bonvenaj estas bildoj por la frontpaĝo! 


ENHAVO 

3 Esperanto Publike /J.U.Hommes, 

Centjara esperantisto / Malferma tago UEA 

4 Institucio Hodler 40-jara / La Amsterdama katedro. 

5 Mesaĝo Joseph B. Apasa / Infanoj malkovras kodon. 

6 U.K. Bjalistoko: dudimensia temo / Fame-premio 
por IEI / Studo-semajnfino 2008. 

X Lingva Rubriko. 

7 Studo-semajnfino 2009 / NGGE-jarkunveno. 

8 Jilde Stern: Glacio-Edeno / 25-a PSI / Bibliaj Tagoj / 
Kelkaj novaj libroj - Recenzoj 

9 Recenzoj. 

10 Ĉiĉerono en Esperantujo. 

PRI PAĜO 1 

Dum la malferma tago de UEA (la 29-a de novembro) 
interesaj antikvaj esperantaĵoj estis vendataj en bazaro en la 
dua etaĝo de la modernigita Centra Oficejo. 

DE LA REDAKCIO 

Karaj legantoj, 

En la lasta paĝo de la laste numero de la 13-a jarkolekto 
de Fen-X mi publikigis bildon, kiu malagrabla atentigis pri la 
danĝero kiu minacas nian asocion. 

Kun iom da timo mi atendis viajn reagojn, ne nur kun timo ke 
vi koleriĝos pro la bildo, sed ankaŭ kun la espero ke inter la 
legantoj sufiĉe da homoj komprenos la averton, kaj zorgos, ke 
la danĝero malaperu... 

Kun ĉagreno mi konstatas ke mi eraris... almenaŭ pri la suk- 
ceso de mia averto. Vere, inter vi estis kelkaj kiuj bone kom- 
prenis la mesaĝon, sed ĝis la nuna momento la respondoj ne 
sufiĉis por malaperigi la zorgojn de la estraro... 

Ni nun vivas en individueca socio, kaj multaj homoj havas zor- 
gojn pri la propra ekzistado, pri sia profesio, pri la daŭra devo 
pristudi novajn labormetodojn, lerni pri novaj materialoj. Tial 
la minaco kiun mi skizis certe ne trafas nur nian asocion, kaj 
similaj problemoj ekzistas ĉe multaj asocioj. 

Tamen: mi nepre fidas, ke inter ni, esperantistoj, ekzistas tiom 
da idealoj pri pli bona mondo, ke mia averto ne estos vana kaj 
ke ni ĉiuj baldaŭ trankvile povos iri antaŭen. 

Cetere: se vi pro iu ajn kaŭzo ne povas akcepti plenan estra- 
ran taskon, vi eble povus proponi al la estrara vian helpon por 
strikte limigita tasko. 

Ko Hammer. 

LA VENONTA STUDO-SEMAJNFINO, 

MARTO 2009 

Ni povas anonci ke la venonta studo-semajnfino okazos de 
la 6-a ĝis la 8-a de marto 2009. Ni mendis lokon en la grup- 
domo “de Strubben”, Hoofdstraat 4 en Schoonloo, provinco 
Drenthe. 

Legu la informojn en paĝo 7. 


2009/1 - 2 


FEN-X 





,<£g|p* 

rJOVa^ŬRO^OTLL 


La karton iam eldonis FLE. 


ESPERANTO PUBLIKE 

Pasisla kongresoj kaj laabundaj raportoj. Neestasstrange 
ke Esperanto malofte aperis en la aŭtunaj ĵurnaloj. 

Unu membro de ESPERANTO NEDERLAND pro sia 
persona jubileo centjara kaŭzis la aperon de artikolo en 
De Stentor, regiono Apeldoorn, la 21-an de novembro. 
“Honderdjarige Hommes houdt liefde voor Esperanto” 
(Centjarulo Hommes restas amanta Esperanton) estas la 
titolo de simpatia intervjuo kun nia membro, kiu koncize 
klarigas al nunaj nesciantoj kio estas Esperanto. Sendis 
la artikolon Anneke Buijs, lia samklubanino. 

Ans Heijstra ankaŭ ĉi-foje sukcesis publikigi en Noord- 
hollands Dagblad, 4-10-2008, artikolon pri “Taal” (Lingvo). 
Ĉi-foje ne necesis reagi al jam aperinta artikolo. Ans ver- 
kas glate kaj trafe, sed mi ne sciis ke tion ŝi lernis de do- 
cento pri PR (Publikaj Rilatoj) kaj Komunikado. Tiu letere 
gratulis ŝin, i.a. per la vortoj :”Je bent en blijft een gewel- 
dige ambassadeur voor je club” (Vi plurestas bonega am- 
basadoro de via societo). Ni aliĝas al tiuj vortoj. Ŝia edzo 
Joop Heijstra sukcese prizorgis la Esperanto-tradukon de 
faldfolio je dispono de vizitantoj al la Grackapelo de Nia 
Kara Dipatrinoje Mizero, Heiloo. 

La monata gazeto “Filatelie” informas siajn legantojn pri la 
poŝtmarko kiun UEA eldonis pro sia kongreso en Rotter- 
dam. La artikoleto invitas mendi per la retpaĝo de UEA: 
<www.uea.org/katalogo/filatelie>. Posta numerode“Filate- 
lie” bedaŭras la elĉerpiĝon de la kongresa pm, sed anon- 
cas lajubilean UEA-poŝtmarkon, samkondiĉe akirebla. 
“Arabesken” nomiĝas la revuo de Louis Couperus Soci- 
eto. ĉia novembra numero mencias en ilustrita artikolo la 
noveldonon de “Fatalo”, verkaĵo de Couperus tradukita de 
Gerrit Berveling. Kaj eĉjam dua eldonaĵo estas mendebla 
ĉe la libroservo de UEA: “Pri vagabondoj kaj friponoj, pri 
damoj kaj kavaliroj”. 

Plej laste: Ans Heijstra sendis “Molenwiekje” ĵus aperinta 
en la decembra numero de gazeto De Geestmolen. En ĝi 
ankaŭ Sankta Nikolao rekomendas lerni Esperanton. 

Hans Bakker 


CENTJARA ESPERANTISTO 

Niaj koraj gratuloj iras al Johannes Unico Hommes, kiu la 
17-an de novembro festis sian 100-jaran naskiĝtagon. 

Kaj ankoraŭ nun li amas la lingvon Esperanto, kiu donis 
al li multan feliĉon en la vivo, per kontaktoj kun la tuta 
mondo. 

Li naskiĝis en VVinschoten, kaj en 1940 ekloĝis en Apel- 


doorn. Unue li estis instruisto ĉe lernejoj por infanoj kun 
problemoj, sed poste li instruis fremdajn lingvojn en mezaj 
lernejoj. 

Kiel junulo li lernis la lingvon kun sia patro. Dum multaj 
jaroj li aktivis en la nederlanda asocio KUNE kaj la inter- 
nacia KELI, asocioj por kristanaj esperantistoj. 

Por ili li aktivis en “misia 
fako”. Tiu eldonis bildkartojn 
kaj broŝurojn kun religiaj 
temoj, sed per ĝi kristanoj 
povis ricevi ekzempleron de 
la Biblio, se tiu en la propra 
lando ne estis havebla. Oni 
kelkfoje helpis ankaŭ per 
medikamentoj. Tio tiutempe 
certe gravis en la landoj kie 
la komunismo regis. Similan fakon prizorgis la familio 
Sandgren en Svedio. Antaŭ ĉ. 15 jaroj lia edzino mortis, 
kaj nun jam dum ses jaroj Hommes loĝas en la loĝcentro 
Sprengenhof en Ugchelen. 



> Jn jjtruugl 
. ■- Ivo 

Duin vojtin! 


MALFERMA TAGO ĈE UEA. 



La 29-an de novembro 
mi vizitis post kelkaj jaroj 
denove la malferman ta- 
gon de la Centra Oficejo 
en Rotterdam. Kiel ĉiam 
la akcepto estis agrabla, 
kaj la programo interesa. 

Alejandro Cossavalla 
koncertis kun sia gitaro 
kaj prezentis internacian 
programon. Gregoire 
Maertens rakontis pri la 
Instuticio Hodler, kiu jam 
dum 40 jaroj subvencias 
gravajn aranĝojn favore 
al Esperanto, por kiu 
la mono mankas. Vidu 
la sekvantan artikolon. 

Ankaŭ interesa, el his- 
toria vidpunkto, estis la 
prezentado de Andreas 
Kŭnzli pri la tempo en 
kiu la centro de nia movado 
estis en Bern kaj Ĝenevo, 
geedzoj Zamenhof. 

Aktivaj junaj homoj prezentis siajn planojn por 
elektronikan mondon por Esperanto pere de e@i. 

Tamen en mia raporto ne povas manki mia admiro pri la 
ŝanĝoj kiujn mi konstatis ĉe la oficejo mem. 

Biblioteko Hodler, iam polvoriĉa paperamaso en malluma 
salono, nun bonorde troviĝas en bonaj modernaj arkivaj 
ŝrankoj. 

La enirejo al la libro-vendejo aspektas agrable moderna, 
sen superflua demonstracio de nenecesa lukso per kiu 
oni kelkfoje klopodas imponi al klientoj, ekzemple ĉe 
aŭtovendejoj kaj bankoj. 

La ĉambro de la direktoro memorigas pri efika laboro. En 
la dua etaĝo mirigis min vasta konferencejo, en kiu oni po- 
vas ĉeesti la prezentadojn multe pli agrable ol en la iama 
kelosimila “salono Zamenhof, kie nun estas la biblioteko. 


Alejandro Cossavalla 
kun historiaj bildoj, i.a. de la 

krei 


FEN-X 


2009/1 - 3 


Sed ne nur la oficejo 
mem estis agrabla sur- 
prizo, ankaŭ la kvartalo 
kie la Centra Oficejo 
troviĝas. Antaŭ kelkaj 
jaroj Nieuvve Binnenvveg 
prezentis mizeran as- 
pekton de vendejoj de 
ekzotikaj nutraĵoj, inter- 
retaj kafejoj, turkaj fum- 
ejoj kaj aliaj komercoj de 
duaranga nivelo. Nun 
tamen tie troviĝas i.a. 
butikoj de luksaj mebloj 
kaj vestaĵoj, kaj grandaj 
art-galerioj, kaj ĝi neniel 
memorigas pri la mizera 
aspekto de antaŭ kelkaj jaroj. Direktoro Osmo Bullerdum 
interparolo kun mi klare esprimis sian kontentecon pri tio. 
Mallonge dirite: la nova aspekto de la oficejo kaj ĝia kvar- 
talo nun donas al la publiko bonan impreson pri la valoro 
kaj la graveco de niaj lingvo kaj movado. Ni vere rajtas 
esti kontentaj. 

Ko Hammer. 

INSTITUCIO HODLER 40-JARIĜIS 

La julia-aŭgusta numero de “Esperanto” en 1968 rapor- 
tis pri plano de la Estraro de UEA lanĉi kampanjon por 
“fortikigi la financan bazon de la Asocio”. La artikolo 
emfazis: “Ne ekzistas en la mondo kulturaj organizaĵoj, 
laborantaj sen iu ajn subvencio, kiuj povas funkcii sen 
deficitoj nur per siaj membrokotizoj. Iliaj manoj estas ligi- 
taj pro konstanta monmanko. Prosperas nur tiuj, kiuj tro- 
vis aliajn fontojn de enspezoj.” 

La kampanjo celis kolekti kapitalon, kies rento liveru al 
UEAekstrajn rimedojn aldone al kotizoj. Rezulte, la 28-an 
de oktobro estis starigita fondaĵo, kies oficiala nomo fariĝis 
Institucio Hodler ‘68. Ĝi ricevis propran juran personecon 
en Nederlando, kun estraro nomumata de la Estraro de 
UEA. Ekde la komenco ĝi kolektis donacojn kaj pruntojn 
sen rento aŭ kun malalta rento. La unua estraro konsistis el 
E.L.M. VVensing (prezidanto), Maurice Jaumotte kaj Evert 
J. VVoessink, kiuj membris ankaŭ en la Estraro de UEA. 
Marianne Vermaas, kiu samjare rezignis kiel Direktoro de 
la Centra Oficejo, fariĝis la unua administranto. 

La nuna prezidanto de la Institucio estas Gregoire 
Maertens, kiu eniris la estraron unuafoje en 1970 kaj es- 
tas prezidanto ekde 1986. En la estraro membras krome 
Ans Bakker-ten Hagen, Renato Corsetti, Ivo Durvvael kaj 
llja De Coster, kaj la administranto estas Pasquale Zapelli. 
La ĉefa havaĵo de Institucio Hodler estas domo en Antver- 
peno, kiu estis akirita en 1980 kaj kiun luas Flandra 
Esperanto-Ligo 

kaj la Antverpena Esperanto-klubo “La Verda Stelo”. Ĉi-jare 
la Institucio aljuĝis subvenciojn je la suma valoro de 
9200 eŭroj. La plej grandan subtenon, 5000 eŭrojn, rice- 
vis Fondaĵo Canuto. Projektoj ekster UEA ricevis 1700 
eŭrojn. 

Kiu deziras prunti aŭ donaci monon al Institucio Hodler, bon- 
volu kontakti la Centran Oficejon por pli detalaj informoj. 

- laŭ gazetara komuniko de UEA, 2008-10-29 


LA AMSTERDAMA KATEDRO 

Informilo pri la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe 
la Universitato de Amsterdamo. 

La 2-an de septembro komenciĝis la katedra kurso pri 
interlingvistiko, ĉiumarde de la 10-a ĝis la 13-a horo en 
salono de la Hooft-Domo. La definitiva nombro de la 
registritaj studentoj estas 14. La intertempaj ekzamenoj 
okazis la 23-an de septembro, la 28-an de oktobro kaj la 
25-an de novembro. La Cseh-leciono, kutime donata de 
Atilio Orellana mezvoje dum la semestro, okazis ĉi-kurse 
la 14-an de oktobro. 

La 9-an de oktobro, la dekana oficejo informis ke la uni- 
versitata estraro aprobis la nomumon de WJ al la speciala 
profesoreco pri interlingvistiko kaj Esperanto. La 16-an 
de novembro IEI konfirmis la aprobon, kio signifas, ke la 
profesoreco ekvalidis la 1-an de novembro por kvinjara 
periodo. 

La 20-an de oktobro estis kreita, surbaze de libervola aliĝo, 
retpoŝta rondo de studintoj kaj studantoj pri interlingvis- 
tiko kaj Esperanto. Ĝin mastrumas WJ kaj ĉi-momente 
ĝi havas 38 membrojn, kiuj estas retpoŝte provizataj per 
novaĵoj pri Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko, 
ne laŭ iu fiksa periodeco, sed neregule, laŭokaze kaj 
laŭbezone. “Novajoj” ne estas ĝeneralaĵoj el la E-movado, 
sed eventoj kun specifa intereso por la studentoj: la aĉeto 
fare de la universitata biblioteko de novaj libroj koncerne 
la fakon, atentigo pri esplorkampoj por bakalaŭraj aŭ 
magistraj diplomverkoj, atentigo pri staĝo-okazoj (dum 
UK), atelieroj pri Esperanto, vizitindaj retejoj, k.t.p. 

La interdisciplina esplorgrupo “Babela Eŭropo”, en kiu 
partoprenas WJ kaj la kuratoro de la katedro, Hans 
Erasmus, kunvenis la 28-an de aŭgusto kaj la 31-an de 
oktobro. La fonda manifesto de la esplorgrupo kun klariga 
noto estas afiŝita en edukado.net. Kune kun partneraj uni- 
versitatoj, “Babela Eŭropo”, nome de UvA, respondos al 
konkursinvito de Eŭropa Unio por pristudi aspektojn de 
la enkonduko de Eŭropunia laborlingvo aŭ lingua franca. 
Se la Amsterdama propono venkos en la konkurso, WJ 
responsos pri speciala taskaro pri la planlingva solvo, kiu 
estas ĉi-momente redaktata. 

En aŭgusto bakalaŭrigis Lotte Krijnen, studentino pri 
Lingvo kaj Komunikado, per diplomverkaĵo titolita “Par- 
donu min”, en kiu ŝi raportas pri la uzeblo kaj uzado de 
t.n. ĝentilecostrategioj en Esperanto. Dum la studojaro 
2006-2007 Lotte sekvis la katedran kurson de Esperanto 
kaj sukcese ekzameniĝis pri ĝi. En siaj esploroj ŝi prepar- 
is enketon, kiu estis dissendita al pli ol cent esperantistoj 
en Nederlando. La relative alta nombro da respondoj 
ebligis al ŝi detalan ellaboron de la temo, kiu demonstris 
la ekziston de bunta gamo de strategioj kaj trukoj. La 
verkaĵo estas afiŝita en edukado.net, kune kun mallonga 
esperantlingva resumo. WJ kunlaboris en la pretigo de 
ĉiuj tradukoj al kaj el Esperanto kaj en la konatigo de la 
studentino kun la koncerna Esperanto-literaturo. 

Tiujn ĉi informojn la redakcio de Fen-X ĉerpis el pli kom- 
pleta informbulteno, prizorgata de Wim Jansen. Reagoj 
eblas ĉe 

<wimjansen@casema.nl>, 
aŭ telefonnumero 071-3617349. 



2009/1 - 4 


FEN-X 



MESAĜO DE JOSEPH BICINGINIAPASA 

Merkrede (la 26-an de novembro) mi ricevis novan 
restadpermeson, sed same kiel la antaŭa ĝi estas 
6-monata provizora karto (validas ĝis la 3-a de majo 
2009). 

Do ankoraŭ necesas atendadi decidon pri mia peto de 
statuso de rifuĝinto en Pollando. Nenio traktiĝas rapide 
en Pollando, do necesas prepariĝi al longa atendado. 
Dum la someraj lernejaj ferioj mi skribis leterojn al di- 
versaj oficejoj -inkluzive de universitatoj- cele peti sti- 
pendion. 

Ĉe universitatoj eblas almenaŭ akiri eblon studadi sen- 
page. Fakte en ĉiuj publikaj universitatoj en Pollando 
polaj civitanoj studas senpage, sed por eksterlandanoj 
la studado estas multekosta. Tri universitatoj respondis 
al mi pozitive. Du el ili havas inĝenierigajn programojn 
laŭ mia ŝato. 

La Universitato Politeknika de °odi montriĝis pli taŭga 
por mi ĉar ĝi havas programon franclingvan kaj krom tio 
ĝia reago venis ege frue. Por ke mi estu akceptita en la 
universitaton mi devis/as kunigi la postulitajn dokumen- 
tojn, vojaĝo kiu ĝis nun ne jam atingis finon. Mi sukce- 
sis prezenti preskaŭ ĉiujn postulitajn dokumentojn, pro 
kio mi akiris provizoran akceptiĝon. Mi tiel rajtis ekstudi 
kaj loĝi en la internulejo de la universitato. Sed ankoraŭ 
mankas dokumento por kompletigi mian dosieron kaj 
mi akiros formalan akceptiĝon nur kiam mi prezentos 
ĝin. Temas pri dokumento por rekoni en Pollando mian 
diplomon de duagrada studado akirita en mia lando. 

Pri mia studad-programo. Franclingve ĝi nomiĝas 
Gestion et Technologie (administrado kaj teknologio). 
Kiel montras la nomo, tiu programo entenas pli ol unu 
stud-kampon. La tuto preparas studentojn al diversaj 
industriaj profesioj. Ĝi do entenas la ĉefajn fakojn de la 
industria vivo: teknika (fabrikado, mekaniko, aŭtomatiko), 
informadika kaj administrada. Fakte en industria kom- 
panio inĝeniero (teknika fako) kapablu plenumi ankaŭ 
aliajn taskojn (informadikaj sistemoj kaj administrado). 
Kompreneble tia “dika” programo donas multajn la- 
bor-eblojn al diplomitoj kaj tial ĝi estas longa: Necesas 
studadi 4 jarojn por fariĝi inĝeniero kun diplomo de 
bakalaŭro. Ni studas franclingve, sufiĉe rara ajo en 
Pollando. 

Ekde fine de septembro mi loĝas en la internulejo 
de la universitato. Nuntempe mi loĝas kun 2 aliaj 
studentoj: unu el Senegalio kaj alia el mia lando Kon- 
go. Ni ĉiuj interparolas france. La kongolandano estas 
de okcidenta parto de nia lando kie oni ne parolas la 
svahilan. Malsame de Bydgoszcz, ĉi tie mi devas mem 
aĉeti kaj kuiri miajn manĝojn. Ĉiumonate necesas pagi 
por la ĉambro ĉ. 80 eŭrojn. 

Mia financa situacio nuntempe ĝuas iun ekvilibron, 
ĉar mi nun akiras komence de ĉiu monato socian hel- 
pon de ĉ. 200 eŭroj. Mi jam spertis ke tiu sumo kapab- 
las kovri la bazajn elspezojn, t.e. loĝadon, manĝadon 
kaj elspezojn rilatajn al studado (elspezetoj kiel regulaj 
fotokopiado de libroj, aĉetoj de bezonataj materialo, 
ktp), transporton en °odT, komunikadon (telefon-kar- 
toj) kaj ĝenerale malmultekostajn aĉetendajn aferojn. 
Sed se necesos aĉeti ion multekostan kiun oni bezo- 


nas (ekz. fridujo, presilo, vintroŝuoj aŭ -jakoj), mia mon- 
fonto malfacile kapablos havigi tion al mi. Krom tio 
ankaŭ vojaĝi aŭ partopreni eventojn estas malfacile, 
aŭ eĉ ne eblas. Kio multe malplaĉas al mi estas tio 
fakto ke mi ne scias precize kiam mi estos liberigita de 
tiu “malferm-ĉiela malliberejo” Pollando. Fakte mi ne ra- 
jtas vojaĝi eksterlanden nek labori ĉi tie; kaj eĉ se mi 
rajtus labori, laboroj ne haveblas, kaj mi ne taŭgos por 
multaj laboroj. Akiri statuson de rifuĝinto vere estus la 
plej bona solvo al miaj problemoj. Bedaŭrinde mi ne 
jam scias kiam mi akiros ĝin, aŭ ĉu mi finfine akiros 
ĝin. En nia ĉambro estas interreto, kio vere helpas kaj 
ŝparigas. 

Mi ne jam renkontis esperantistojn en °6di. Mi 
telefonis al iu esperantisto kiam mi ĵus alvenis ĉi tien. Li 
klarigis ke okazas esperantistaj renkontiĝoj ie en °6dTje 
kelkaj vendredoj. Sed vendrede mi ĉiam estas okupita en 
kursoj la tutan posttagmezon ĝis vespero. lun tagon 
mi surhavis mian blankan T-ĉemizon kun la teksto 
“Esperanto Internacia Lingvo”. lu studento kiu 
rekonis kio estas Esperanto, sciigis al mi ke iu 
profesoro/instruisto en nia universitato estas esperan- 
tisto kaj kelkfoje faris kursojn de Esperanto. Bedaŭrinde 
lin mi ne jam renkontis. 

Sane mi fartas bone. Mi esperas same por vi. 

Joseph Bicingini Apasa (al. Politechniki 11/308, 
PL-90-924 °6d'T, Pollando). 

Mi ĝojas ke Joseph fartas bone. Sed estas klare ke “provi- 
zore” iom da helpo restos bonvena. Mi scias ke kelkaj 
subtenantoj pretas daŭrigi (modestan) subtenon. Se 
ankaŭ vi pretas subteni Joseph-on bonvolu sciigi tion al 
mi. Mi anticipe dankas vin. 

Luit Staghouvver 
(<luitstaghouwer@home.nl> 
tel. 050-3014015) 

INFANOJ MALKOVRAS KODON 



En la semajnfinaj 4-a kaj 5-a de oktobro okazis granda 
evento por infanoj 7- ĝis 12-jaraj en la instituto por natur- 
sciencoj “Nemo” en Amsterdam. Infanoj devis malkovri la 
“kodon” de brajlo, hieroglifoj, maristaj flagoj, piktogramoj, 
ktp. La organizantoj invitis ankaŭ Esperanto Nederland 
kaj multaj infanoj lernis surloke la ciferojn en Esperanto. 
Per tiu “kodo” ili povis esprimi sian naskiĝojaron - kaj 
tiuj kiuj interesiĝis ekkonis ankaŭ aliajn elementojn de 
la lingvo. 


FEN-X 


2009/1 - 5 




Joke Hoobroeckx, Marianne van Gemert, Johan van 
der Hoek, Richard van Schaik kaj Hans Bakker instalis 
la tablojn kaj dum du tagoj deĵoris kun granda plezuro. 
Peter Ebenau kaj Benata Hengstmengel helpis dum 
kelkaj horoj. La helpvoko de Joke Hoobroeckx inter 
membroj de Esperanto Nederland efike varbis kunlabo- 
rantojn. Ankaŭ ĉi tie ŝi invitas vin anonci vian kunlabore- 
mon. Ŝi volonte notos vian nomon en sia listo de agantoj 
okaze alvokeblaj. 

Hans Bakker 

KONGRESATEMO KUN DU DIMENSIOJ 

En 2009 oni festos la 
150-an datrevenon de 
la naskiĝo de d-ro L.L. 
Zamenhof. Tre konvene 
UN proklamis la saman 
jaron Internacia Jaro 
de Interpaciĝo. Estis do 
nature, ke la Estraro de 
UEA inspiriĝis de tiu koin- 
cido, kiam ĝi elektis “Krei 
pacan ponton inter la po- 
poloj: Zamenhof hodiaŭ” 
kiel la temon de la 94-a 
Universala Kongreso de 
Esperanto, okazonta de 
la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto en Bjalistoko. La 
citaĵo en la vortumo de la temo devenas de la parolado de 
Zamenhof en la Kembriĝa UK en 1907. 

La kongresa temo estos vaste traktata en la oficiala pro- 
gramo de la UK, sed la Estraro esperas, ke ankaŭ fakaj 
asocioj konsideros ĝin en siaj propraj dumkongresaj kun- 
sidoj. Krome, por la Internacia Kongresa Universitato oni 
bonvenigas prelegproponojn pri la kongresa temo. Ankaŭ 
la Belartaj Konkursoj aparte alvokas por siaj esea kaj 
filma branĉoj konkursaĵojn pri la temo. Fine, la temo evi- 
dente ne estas io specife rezervita por la UK. La Estraro 
instigas trakti ĝin en konvenaj manieroj kaj formoj en ĉiaj 
Esperanto-aranĝoj kaj en la Esperanto-gazetaro ankaŭ 
dum la cetero de la jaro. 

FAME-PREMIO AL INTERNACIA 
ESPERANTO-INSTITUO EN HAGO 

Fame-fondaĵo por stimuli la disvastigon de la Esperanto- 
kulturo, kun kiu la urbo Aalen en Germanio kunlaboras, 
transdonis la 19-an de oktobro 2008 sian 11-an Espe- 


ranto-premion al Internacia Esperanto-lnstituto. Antaŭaj 
laŭreatoj estis ekzemple Claude Gacond, Marjorie Boul- 
ton, la kantgrupo Kajto. La siatempa iniciato portia distin- 
go, aljuĝita ĉiun duan jaron, devenas de la mecenato, la 
esperantisto FranzAlois Meiners, kiu disponigis kapitalon. 
La komunumo Aalen ĉiam ebligas la festan ceremonion. 
La kunveno nun okazis en la urba biblioteko de Aalen, ko- 
nata pro la gastigo de la germana Esperanto-librokolekto. 
La urbestro bonvenigis ĉirkaŭ 80 gastojn, inter ili kelkajn 
lokajn politikistojn. Li emfazis la malfermecon de Aalen al 
la mondo kaj la gravecon de la Internacia Lingvo. 

Herbert Mayer, la prezidanto de Fame-fondaĵo, skizis la 
historion de la Haga institucio kaj la prezidanto de IEI, Ed 
Borsboom, germanlingve prezentis la estraranojn, tri el ili 
ĉeestis, kaj informis pri la profesoreco de VVim Jansen por 
la Esperanto-katedro en la universitato de Amsterdam. 
Post tio Atilio Orellana Rojas, direktoro de la lEI-oficejo, 
sprite kaj konvinke demonstris en provleciono la efikecon 
de la Ĉe-metodo. 

La lastaj eroj de la solenaĵo konsistis el la enmanigo de 
la diplomo kaj ĉeko kun sekvaj dankvortoj de Borsboom. 
Tion li substrekis per konvena donaco: la libro “Vivo de 
Andreo Cseh”, kiun li donis al la urbestro kaj al Karl Heinz 
Schaeffer, la organizanto el la Esperanto-rondo de Aalen. 
Muzikprezentado ornamis la omaĝon, en kies daŭro du 
junulinoj ludis pianon kaj violonon, pertio agrable alterni- 
gante vortojn kaj muzikon. Dum la sekva bankedo ĉiu 
havis ŝancon pli persone interkonatiĝi. Tiel finiĝis bone 
aranĝitaĵmpona kultura matineo. 

Els van Dijk. 

LA STUDSEMAJNFINO EN NOVEMBRO 2008. 

Vendrededon la 14-an de novembro jam alvenis multaj 
studemuloj en De Banjaert, la Nivon-domon kie ni mendis 
lokon por 30 personoj. La supo estis preta, kaj oni povis 
interkonatiĝi kun la aliaj partoprenantoj. Kaj posttre agrab- 
la kunestado ĉiuj trovis siajn litojn en la ankoraŭ tre nova 
domo. La lecionoj komenciĝis sabate je la 9.30-a horo. VVil 
van Gansvvijk instruis tre lerte la 6 komencantojn. 

Ili povis uzi la tielnomatan domĉambron en la unua etaĝo. 
Rudi Koot povis akiri iom da sperto kiel staĝanto. La duan 
nivelon de komencantoj instruis Arjen-Sjoerd de Vries kaj 
Roel Haveman. Ili dividis la grandan salonon kun la grupo 
de komencintoj, al kiu instruis Bert de VVit. En tiu grupo 
oni povis ekzerci la paroladon, kaj Bert korektis kaj traktis 
la erarojn, se necese. Kaj Rob Moerbeek trovis lokon kun 
sia grupo de progresantoj en la halo, kie ili povis cerbumi 
pri diversaj temoj kiujn Rob kiel spertulo lanĉis. 

Dum la paŭzoj la kafo kaj teo kun kuketoj gustis bone. 




2009/1 - 6 


FEN-X 






Unu el la partoprenantinoj, Kitty Balk, kunprenis ĵigo-puzlojn el la jaro 1935, kiuj rilatas al Esperanto. 


Prizorgis ilin la geedzoparo Vinus kaj Marijke Lathouvvers. 
Ili ankaŭ faris aĉetojn kaj kuiris la manĝojn. La purigadon 
prizorgis la partoprenantoj mem, laŭvice, sed la laboro 
estis faciligata de granda pormanĝilara lavmaŝino, kiu 
fulmrapide purigis la manĝilaron. Ĉiu havis sian vicon 
kun tiu miraklo de elpensemo. Tiumaniere neniu havis 
la ŝancon retiriĝi de la lecionoj kun la preteksto de mul- 
tege da laboro. Sur la menuo estis sabate : terpomoj kun 
karotoj kaj burĝonbrasikoj, kaj salato el laktuko, tomatoj 
kaj kukumo. Vinus preparis por la omnivoroj lardajojn, kaj 
Marijke por la vegetaranoj vegetaĵojn. Laŭdire ili gustis 
bone! Por plenigi la lastajn kavetojn en la stomakoj servis 
vanila- aŭ ĉokolado-kaĉo. En la dimanĉo la du “kuirejaj 
geprincoj” preparis “nasi goreng” (frititan rizon kun certaj 
legomoj kaj viandpecetoj aŭ ne, kaj frititaj ovoj) kun kru- 
puko kaj arakida saŭco kaj legom-acidaĵo. Bananoj kom- 
pletigis la menuon de ĉi tiu bongusta varma lunĉo. 
Sabatvespere post la lasta studohoro alvenis la Espe- 
ranto-ĥoro Malvo. Tio estas: la resto de tiu Alkmara kant- 
grupo, ĉar inter la partoprenantoj jam troviĝis 6 el la mem- 
broj. Ili kantis diversajn kantojn el sia repertuaro, kaj estis 
amuze rimarki la surprizon de multaj homoj ke Esperanto 
ankaŭ estas kantebla! En alia salono alia grupo festis iun 
familian feston, kaj ni devis disdoni al diversaj scivolemu- 
loj faldfoliojn pri Esperanto. 

Unu el la partoprenantinoj, Kitty Balk, kunprenis du ĵigo- 
puzlojn el la jaro 1935, kiuj rilatas al Esperanto. Ni dum 
nia ‘trinkhoro’ post iom da peno povis kompletigi ilin, sed 
neniu el la ĉeestantoj povis doni respondon al la deman- 
do: kie kaj kial estiĝis la du puzloj? Kitty povis rakonti ke 
la puzloj rilatas al iu konkurso, per kiu oni povis tiutempe 
gajni monon. Ĉu eble unu el la legantoj povas diri ion pri 
la puzloj? La fotoj de ili troviĝas en la retloko de EN. 

Ni povas konkludi ke la studsemajnfino denove estis tre 
sukcesplena. Aliĝis 21 personoj, inter kiuj unu eksterlan- 
dano, el Bulgario. Estas tre amuze ke fakte la “najbarino” 
de la domo “Banjaert” ankaŭ trovigis inter la partoprenan- 
toj/komencontoj! Ĉar ŝi loĝas en la sama strato en VVijk 
aan Zee, ŝi dormis hejme, sed ĉiutage estis ĝustatempe 
por partopreni la matenmanĝon! Ŝi estis nia ĉiĉerono dum 


la tradicia promenado dimanĉposttagmeze, kompreneble 
laŭlonge de la strando ! 

LA VENONTA STUDSEMAJNFINO, 

MARTO 2009. 

Ni povas anonci ke la venonta studsemajnfino okazos 
de la 6-a ĝis la 8-a de marto 2009. Ni mendis lokon en 
la grupdomo “de Strubben”, Hoofdstraat 4 en Schoonloo, 
provinco Drenthe. Trovigas 36 litoj en tiu tre intima domo, 
en unu- du- kaj kvarpersonaj ĉambroj kun varma kaj mal- 
varma akvo. La domo ne estas Nivon-domo, kaj ĝi situas en 
belega arbaro. Jam rezervu la datojn, kaj mendu aliĝilon ĉe: 
Joeri Smolders, VVarmoesstraat 7, 1521 CH VVormerveer, 
retadreso: <studsemajnfino@esperanto-nederland.nl> 

Por pliaj informoj vi kontaktu lin, aŭ: Marijke Lathouvvers, 
Kruiszvvin 1205, 1788 LE Den Helder, tel. 0223-643781. 
<lj.lathouwers@quicknet.nl>. 

NGGE EN 2009 

En la nova jaro 2009 NGGE okazigos sian Jarkunvenon 
la 4-an de aprilo. Ni invitas ĉiujn aktivulojn kaj interesitojn 
pri instruado aliĝi al nia fakgrupo. La jara kotizo fariĝis 
25 eŭroj, sed se vi kontentiĝas per la interreta versio de 
“NGGE SCIIGAS” kaj “Internacia Pedagogia Revuo”, la 
organo de la internacia ILEI, sufiĉas 10 eŭroj, pagotaj 
al la konto 2315416 nome de “Esperanto Nederland - 
vakgroep NGGE” en Hillegom. Informojn vi ricevas de la 
sekretario Atilio Orellana Rojas, Riouwstraat 172, 2585 
HW Den Haag; tel: 070-3556677, 
retpoŝte per <iesperanto@versatel.nl>. 

Pasintjare eblis kompili “Ekzamenan ekzercaron”, kiun 
lejdena esperantisto Jan Beentjes el la testa originalo 
transformis en lernilon. ĉi nun estas konsultebla per 
“edukado.net”, dank’ al la laboro de Katalin Kovats. 

Se vi deziras la paperan version (korektitan), ĝia origina 
formo (por testi viajn sciojn: 34-paĝa) estas kostpreze 
(3 eŭroj) akirebla ĉe la prezidanto; la lernila versio ample- 
ksas ĉ. 85 paĝojn kaj kostas (kostpreze) 6,40 eŭrojn ĉe 
R. Moerbeek, Zwaansmeerstraat 48, 1946 AE Beverwijk. 
<r.moerbeek@orange.nl>. 

(Prezoj en Eŭropo: 4 eŭroj kaj 8 eŭroj) 


FEN-X 


2009/1 - 7 


EIS-EDEN 

Es ist ein Land verloren, 
da wdchst ein Mond im Ried, 
und das mit uns erfroren, 
es gliilit umher und sieht. 

Es sieht, denn es hat Augen, 
die helle Erden sind. 
die Nacht, die Nacht, die Laugen, 
es sieht das Augenkind. 

Es sieht, es sieht, wir sehen, 
ich sehe dich, du siehst. 

Das Eis wird auferstehen, 
eh sich die Stunde schliesst. 

Paul Celan 1920-1970 


GLACIO, EDENO. 

Estas perdita lando, 
kie luno kreskas en la falaro, 
kaj ĝi estas frostigita kun ni, 
ĝi ardas ĉirkaŭe kaj vidas. 

Gi vidas, ĉar ĝi havas okulojn, 
kiuj estas helaj teroj. 

La nokton, la nokton, la lesivojn, 
tion vidas la okul-infano. 

Gi vidas, ĝi vidas, ni vidas, 
mi vidas vin, vi vidas. 

La glacio leviĝos 

antaŭ ol la horo bat-fermiĝos. 

Paul Celan 1920-1970 
Interpreto: Antaŭdiro 


Centra en ĉi tiu poemo estas la per- 
do de la paradizo. 

Sperti aŭ koni “la bonon sed ankaŭ 
multan malbonon” kaŭzas nedaŭran 
froston de la sento: “senkondiĉa 
amo”. 

Sed antaŭ ol la horo bat-fermiĝos, 
la interna sentovivo degelos kaj 
pleniĝos de la sento de “senkondiĉa 
fido” laŭ la poeto. 

lic. Jilde Stern-Agema 


PRINTEMPA SEMAJNO INTERNACIA 

La 25-a PSI okazos de la 10-a ĝis la 17-a de aprilo 2009 
en St. Andreasberg, Germanio, en la Domo Sonnenberg. 
Ĝi atendas 150 partoprenantojn el 15 landoj, el kiuj mini- 
mume 30% estas infanoj. 

La aliĝkotizo varias inter 115 eŭroj por infano en simpla 
ĉambro, ĝis 345 eŭroj por unulita luksa ĉambro, kaj estas 
pagenda antaŭ la 2-a de aprilo 2009. 

La programo enhavas i.a. ekskursojn, diskutgrupojn, kur- 
sojn, artajn manlaborojn, filmprezentadojn kaj kulturajn 
versperojn. Estos ankaŭ diservo dum la paska nokto. 

Informoj estas haveblaj ĉe Jorg Gersonde, 
Hermann-VVaschkestrasse 31, DE-06366 Kothen, 
aŭ ĉe <www.esperanto.de/psi>. 

BIBLIAJ TAGOJ EN MONAĤEJO NUTSCHAU 

(20 - 24 oktobro 2008, Travenbrŭck 
(Schleswig- Holstein, Germanio). 

Ni estis sepope el tri landoj, Germanio, Nederlando kaj 
Svedio. Ĉeestis i.a. Pastroj B.Eichkorn kaj A. Kronen- 
berger. Patro VVillibald Kuhnigk OSB tie loĝanta estas es- 
perantisto. Li prezentis Biblian Kurson pri la Psalmoj. Ni 
kantis el la ekumena preĝ- kaj kantlibro ADORU kaj parto- 
prenis ankaŭ kelkfoje en la Diservoj de la benediktana 
komunumo. Ni legis multajn tekstojn el la Biblio. 

La restado en la Monaĥejo plaĉis al ni, kaj ni multe kantis 
kaj preĝis. Ekstere brilis la suno kaj ni vidis la aŭtunajn 
kolorojn de la folioj de la arboj. 

Kelkfoje tage Patro VVillibald devis celebri en la benedik- 
tana preĝejo kune kun la aliaj monaĥoj. Tiam Pastro 
Albrecht Kronenberger kantigis nin per la libro ADORU 
kaj Psalmokantoj postADORU. 

Ni nun prezentas al vi mallongan resumon pri la 


enhavo de la psalmoj. La enirpordego de la psalmoj estas 
psalmoj 1 kaj 2. Vidu la tutan psalmaron kiel ĝardenon 
de Diaj laŭdoj. Ili temas pri la rilatoj inter Dio kaj homo. 
En psalmo 22 estas la Pasiono. La pasiono finiĝas en 
psalmo 23. Nun regas nova paco kun Dio. Kulmino estas 
tuta psalmaro. Psalmo 90: Dio la Eternulo estas reĝo, 
granda espero. Dio mem kaj la Mesio. La interligo: la 
Eternulo regas. De la Dia Regno la centro estas Jerusa- 
lemo/templo. Ĝi estas tera kaj ĉiela urbo. En psalmo 147 
estas la gloro de ĉiela Jerusalemo. La elirpordego estas 
en la psalmoj 149 kaj 150. 

Estas diversaj specoj de psalmoj ekzemple laŭdpsalmoj 
33, 135,136. Estas invito, danko, kaŭzo de laŭdoj, kreitaĵo 
kaj savo el Egiptio. Eblas ne nur kanti, sed ankaŭ preĝi la 
psalmojn, En nia kantlibro ADORU vi povas trovi multajn 
ekzemplojn, Estas ankaŭ plendo-psalmoj. Kompreneble 
ne eblas priskribi ĉion. Tamen ni esperas, ke ĉi tiu artikolo 
estas valora por vi tralegi kaj agi. 

J"aŭde la 23-an de oktobro posttagmeze ni iris kun Pa- 
tro VVillibald al la malnova monaĥejo. Li montris al ni la 
manĝejon kaj ĉambrojn de la monaĥoj, muzikĉambron, 
televidan ĉambron kaj la grandan bibliotekon. 

Pastro Bernard Eichkorn, 
Pastro Albrecht Kronenberger kaj 
S- ino Gerda Dercks. 

KELKAJ NOVAJ LIBROJ 

KIAM Ml ESTIS LAPLEJ FELIĈA EN LAVIVO? 

Kelkajn semajnojn antaŭ la UK en Rotterdam aperis ĉe 
Editura Triade en Cluj Napoca, Rumanio, Kiam mi estis 
la plej feliĉa en la vivo? (ISBN 978-973-8313-71-2), kom- 
pilita de Jŭlia Sigmond kaj kun desegnoj de 14 personoj. 
Temas pri pli ol cent diverslongaj artikoloj kiuj en la lastaj 
jaroj aperis en la revuo BAZARO. Jŭlia Sigmond diligente 


2009/1 - 8 


FEN-X 



petis ke oni sendu sian artikolon pri tiu temo; bedaŭrinde 
ne ĉiu havis tempon aŭ emon sendi ion, tamen la rikolto 
valoras legadon kaj pripensadon. 

Konataj kaj malpli konataj esperantistoj el multaj landoj 
rakontas pri sia plej feliĉa travivajo; ofte ligitaj kun spertoj 
en la mondo de Esperanto. La simpla nigra kovrilo kun 
ruĝa koro bone simbolas la enhavon! 

En posta eldono estus rekomendinde almeti laŭalfabetan 
liston de kontribuintoj. 

BLANKO SUR NIGRO DE RUBEN GALLEGO 

Trista sorto por infanoj. 

En 2007 eldonejo Mondial eldonis Blanko sur nigro de 
Ruben Gallego en la traduko de Kalle Kniivila (ISBN 
978-1-59569-072-2). La aŭtoro, nepo de iama estro de 
la komunista partio en Hispanio, naskiĝis en 1968 en 
Moskvo. Pro grava handikapo lia, oni sciigis la patrinon 
ke li baldaŭ mortos. Li vivis en diversaj infanejoj, pri kiuj 
li verkis ĉi tiun libron. Post la “falo de la muro’’ aperis sci- 
igoj pri la tristiga vivo de mense handikapitaj infanoj en la 
iamaj socialistaj landoj kaj leginte Blanko sur nigro mi sciis 
ke bedaŭrinde oni ne troigis. La aŭtoro ne volas priskribi 
la aĉecon de la homa falo: “Mi ne volas. Mi verkas pri 
bono, venko, ĝojo kaj amo”. Li rakontas pri vartistinoj 
zorgemaj, instruistoj helpemaj - sed ankaŭ pri la regulo 
ke handikapuloj kiuj ne povas marŝi eniros maljunulejon 
kie ili baldaŭ mortos, kvankam ili estas mense sanaj, eĉ 
tre inteligentaj. Li nun loĝas en Usono, post kunigo kun 
sia familio. La titolon klarigas la enkondukaj vortoj: “Sim- 
ple literoj, literoj sur la plafono, blankaj literoj malrapide 
rampantaj sur nigra fono. Ili komencis aperadi nokte, post 
ankoraŭ unu koratako. Mi povis movi la literojn sur la pla- 
fono, kunmeti el ili vortojn kaj frazojn. Matene restis nur 
noti ilin en la memoro de komputilo.” La antaŭparolo estis 
speciale verkita por la Esperanta eldono. 

ZAM-ZAM-ZAMENHOF, 

TEATRAĴO DE PAUL GUBBINS 

En 2006 Eldonejo Bero eldonis Zam-Zam-Zamenhof , 
teatraĵon de Paul Gubbins (ISBN 1-882251-41-5), kun 
antaŭparolo de la aŭtoro. 

Mi legis la komedion kun ĝuo. Ĉu eblos iam vidi ĝin, estas 
alia afero; ĝi bezonas aron da roluloj, kvankam multajn 
partojn povos ludi la sama grupo (EU-civitanoj, gastoj, 
lernejanoj ktp.) Eble en klubkunveno la partoprenantoj po- 
vus ĉiuj laŭtlegante prezenti unu el la personoj; se ili bone 
antaŭpreparas sin la rezulto devus esti vigla kaj amuza. 

UTILA ESTAS ALIĜO DE ULRICH LINS 

UEA eldonis en 2008 Utila Estas Aliĝo de Ulrich Lins, 
(ISBN 978 92 9017 105 8), abunde ilustritan libron pri 
cent jaroj de UEA. 

La pli ol 120 paĝoj enhavas tri eseojn: la ĉefaj trajtoj de la 
UEA-agado dum tiuj cent jaroj; pri la vivo, agado, idearo 
de Hector Hodler; pri Ivo Lapenna kaj ties jaroj antaŭ, 
dum kaj post la UEA agado. Kvankam la unua eseo jam 
grandparte aperis en “Esperanto”, mi denove tre ĝuis legi 


ĝin kaj vidi la multajn fotojn. Ankaŭ la aliaj eseoj meritas 
relegadon, ne nur por pli bone koni “nian” historion sed 
por pli profunde koni la homojn kiuj tiel grave rolis en ĝi. 


THELIFEOF 
LIDIAZAMENHOF. 

DAUGHTER OF 
ESPERANTO. 

Finfine haveblas Esperanta 
traduko de libro kiu en 1985 
aperis kun la titolo Lidia. 

The life of Lidia Zamenhof. 

Daughter of Esperanto, ver- 
kita de Wendy Heller. (ISBN 
978 90 77066 36 2) La 
tradukon prizorgis Bernhard 
Westerhoff, FEL eldonis ĝin 
malgrandkvante en 2008, 
ĝustatempe por la UK. 

En antaŭparolo al la es- 
peranta eldono la aŭtorino skribas i.a ke kelkaj modifoj 
estas faritaj kaj kelkaj malgravaj eraroj korektitaj; krome ŝi 
inkludis novajn informojn pri la lastaj tagoj de Lidia 
Zamenhof en 1942. 

La originalon mi legis jaron antaŭ ol mi eklernis Esperan- 
ton (kion mi jam intencis sed devis prokrasti) kaj tiel mi 
iomete konis “nian” historian antaŭ ol fariĝi “lingvohava” 
esperantisto. Kun ĝuo kaj intereso mi nun relegas ĝin: 
ĝuo pro la bona, flua traduko, intereso, ĉar tra la jaroj mi 
forgesis multon el ĝi. 

La libro komenciĝas per mallonga historio de D-ro Zamen- 
hof kaj de Esperanto, kiu al la anglalingvaj legantoj 
verŝajne estis nekonata. Lidia Zamenhof vivis por du 
interplektitaj idealoj: disvastigi Esperanton kaj la bahaan 
kredon, kiun ŝi ekkonis pere de Martha Root, la usona 
bahaanino kaj ĵurnalistino kiu alportis la ideon de Espe- 
ranto kiel “unu lingvo” por la mondo al Oomoto. 

Leginda libro en flua Esperanto kun multaj fotoj. 

Kolekto plejeble kompleta de la verkaro de Lidia Zamen- 
hof estas pli-malpli presopreta kaj aperos sufiĉe baldaŭ. 


FATALO DE LOUIS COUPERUS. 

Gerrit Berveling en 2008 tradukis kaj eldonis Fatalo de 
Louis Couperus. (VOKO, ne estas ISBN- numero). Jaron 
post vojaĝo al Skandinavio ĉi tiu romano aperis, en kiu la 
skandinavaj impresoj servis kiel fono. 

Frank, riĉa juna viro vojaĝas tien kun sia amiko Berĉo, kiu 
finance tute dependas de li. Enamiĝo dumvojaĝa de Frank 
minacas la komfortan, luksan vivon de Berĉo, kiu per 
sukcesa intrigo disigas la junan paron. Nova renkontiĝo 
de Frank kun la juna virino klarigas ĉion tamen la rezulto 
montriĝas fatala al ĉiuj. 

Jen ege mallonga priskribo de tre leginda, “nur” 130-paĝa 
romano (Couperus verkis multajn tre longe elŝpinitajn 
romanojn) en bonega traduko kiu bone redonas la stilon 
de la verkinto. 

Anneke Schouten-Buys. 


Por ke la tagoj 
de la homaro 
estu pli lumaj 



La originala verkaro 
de Lidia Zamenhof 


FEN-X 


2009/1 - 9 







CICERONO EN ESPERANTUJO 

Informoj laŭ la decidoj de la lasta ĝenerala kunveno - 2008-05-24 


LA REVUO “FEN-X” 

• Aperas je la komenco de ĉiu nepara monato. 

• Kontribuoj estas bonvenaj ĝis la fino de tiu monato. 
Urĝaj komunikoj kelkfoje ankaŭ poste povas esti akcep- 
tataj. 

• Tekstoj estas bonvenaj per e-poŝto, aŭ kiel aldono en 
WORD, aŭ WORDPERFECT. Prefere uzu la “x-kodon” 
por literoj kun ĉapeleto, aliaj sistemoj donas multan 
nenecesan laboron! Ankaŭ paperaj kontribuoj estas 
bonvenaj, prefere NE manskribitaj. 

• BILDOJ: laŭ sistemo JPG, prefere ne malpli ol 200 DPI. 
•Abonoj nureblas por eksterlandanoj. (EUR 15.- jare). 

• Redaktoroj estas Hans Bakker kaj Ko Hammer. 
<redakcio@esperanto-nederland.nl> 

Por ĉio kio rilatas al la ENHAVO de Fen-X, do NE por 
administraj aferoj. 

• <membroj@esperanto-nederland.nl> 

Por transdoni ŝanĝojn en adresoj, telefon-numeroj ktp, 
aŭ pri mankantaj numeroj de Fen-X. 

KOTIZO 

• EUR 27,50 inkl Fen-X, por samhejmano EUR 8,-. 

• Por NEJ-membro inkl. Fen-X EUR 13,75; 
por samhejmano EUR 4,-. 

• Subtenantoj: EUR 10,-. 

• Fen-X estas aparte abonebla nur por ne-membroj en 
eksterlando. Tarifo EUR 15,-. 

ANBI = ALGEMEEN NUT BEOGENDE 
INSTELLING. 

ESPERANTO NEDERLAND estas agnoskita de la impos- 
ta servo kiel “Institucio Celanta Publikan Utilon” (ANBl). 
Tio donas specialajn avantaĝojn por tiuj kiuj donacas al 
ĝi kaj ĉe legacoj. Simpla kotizo ne estas imposte subtra- 
hebla. 

MEMBROLISTO: 

Membro povas peti membroliston de la membro-admin- 
istranto. La listo ne estas kompleta ĉar ne ĉiu deziras ke 
lia/ŝia nomo estu en ĝi. 

STATUTO, REGULARO: 

Membro sen interreto povas peti la statuton kaj la regu- 
laron de la sekretario. 

KOMISIONOJ ktp.: 

•Arbitracia komisiono: R. Moerbeek (2011), K. Ruig 
(2009), A. Schouten-Buys (2010)/ rezervuloj: 

J.K. Hammer (2010), M. Van Oostendorp (2011). 

• Kaskontrola komisiono: J.Bosse-Sibbel, B. Engel, 
rezervuloj. A-S. de Vries kaj J. Tuinder. 

• Faulhaber-Komisiono: Els van Dijk-Kuperus, 

Ineke Emmelkamp, Els ten Hagen, Remment Balk. 

• Mabesoone-fonduso: Subtenas specialajn agadojn de 
la sekcioj. Sub la asocia estraro. 


• J"urio Verloren Van Themaat-premio: 

Wil van Ganswijk-Vlasblom, Kees Ruig, Silvia Pilger. 

La ĵurio estas sendependa de la estraro. 

• Sekr: Kees Ruig, Groesbeekseweg 53, 

6581 BJ MALDEN. Tel. 024- 358 03 20. 

• Retejo: <http://www.esperanto-info.nl> kaj 
<http://www.esperanto-nederland.nl> // 

J. Hoobroeckx-Dooren, B. Klijn, I. Emmelkamp, 

M. van Oostendorp. Sendu viajn sciigojn al 
<retejo@esperanto-nederland.nl>. 

REPREZENTANTOJ: 

• UEA-komitatano-A: Ans J. Bakker-ten Hagen (2010) 

• UEA-ĉefdelegito: — 

• Eŭropa Esperanto-Unio: — 

ARKIVOJ 

Arkivoj pri Esperanto estas libere konsulteblaj por ĉiu ĉe: 
Intern. Instituut voor Sociale Geschiedenis, Cruquiusweg 
31, 1019 AT AMSTERDAM. Tel. (020)668 58 66 / Fakso 
(020)665 41 81. 

Tie estas la ankoraŭ ekzistantaj arkivoj de nia propra 
asocio kaj ĝiaj antaŭuloj. 

Informoj pri la arkivo estas troveblaj ĉe: 
<http://www.iisg.nI/archives/en/files/e/10929650full.php> 

KONTAKTO KUN LAASOCIO 

Ĉu vi serĉas kontakton kun la asocio? Por tio sufiĉas 
kelkaj adresoj, kiujn vi facile povos memori. Jen ili estas: 

• sekretario@esperanto-nederland.nl (Alfons) 

Por normalaj komunikoj al la estraro kaj korespondo. 

• estraro@esperanto-nederland.nl (estraro kun Ineke) 

Por aferoj tiom gravaj ke la kompleta estraro tuj konu ilin. 

• prezidanto@esperanto-nederland.nl 

Por kontakto kun nur la prezidanto. (Nun vakas). 

• kasisto@esperanto-nederland.nl (Els ten Hagen) 

Por korespondo pri financoj, kotizoj, fakturoj ktp. 

• membroj@esperanto-nederland.nl (Remment) 

Por transdoni ŝanĝojn en adresoj, telefon-numeroj ktp, 
aŭ pri mankantaj numeroj de Fen-X. 

• informado@esperanto-nederland.nl (Joke) 

Komunikoj pri Esperanto kiujn vi volas transdoni al 
gazetoj, radio-stacioj ktp. Ankaŭ proponoj kaj ideoj pri 
tio estas bonvenaj. 

• retejo@esperanto-nederland.nl Komunikoj ekz. pri 
kunvenoj, kiuj estu elektronike troveblaj per interreto, 
invitoj al kunvenoj, adresoj de lokaj aŭ regionaj kontakt- 
personoj. 

• info@esperanto-info.nl kaj 
info@esperanto-nederland.nl (Ineke E.) 

Ĉi tie vi povas peti informojn, kaj ankaŭ mendi inform- 
ilojn, broŝurojn ktp. 

• studosemajnfino@esperanto-nederland.nl (Joeri Smolders) 
Ĉi tie vi povas aliĝi al studo-semajnfino, aŭ peti informojn 
pri ĝi. 


2009/1 - 10 


FEN-X 



NEDERLANDAJ ASOCIOJ 

NEJ - Nederlanda Esperanto-Junularo. 

NEJ nuntempe uzas la adreson de UEA: 

Nieuvve Binnenvveg 176, 3015 BJ ROTTERDAM, 
tel. 010-436 15 39. Fakso 010 436 1751. 

Ralph Schmeits, oficisto de UEAaktivas por NEJ. 
<info@esperanto-jongeren.nl> 

ANSE - Asocio Nederlandaj Sciencistoj Esperantistaj. 

Sekr. Rob Keetlaer, Leemkuilen 273, 5683 BZ BEST. 

Tel. 0499-39 37 61. 

NOSOBE - Asocio por esperantistoj kun vid-handikapo. 

Vi povas kontakti la societon per: 

J. VVieringa, Julianalaan 8, 9801 BN Zuidhorn, 
tel. 0594-50 31 16, < wiewat@hetnet.nl> aŭ: 

Elise Lauwen, Salahutuplein 45, 5262 ZN Vught, 
tel. 06-51855 488, <eliselauwen@hotmail.com> 

Retpaĝo: <www.nosobe.nl>. 

NEDERLANDA KATOLIKO 

Asocio de Katolikaj esperantistoj en Nederlando. 

Sekr. S.P. Smits. Lange Noordweg 3, 

4453 RC ‘s-HEERENHOEK. Tel. 0113-35 14 56. 
<spsmits@hotmail.com> 


INTERNACIAJ ASOCIOJ 

UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO 

Centra Oficejo: Nieuwe Binnenweg 176, 

3015 BJ ROTTERDAM, tel. 010-436 15 39. 

Fakso 010 436 1751. <uea@inter.nl.net> 

Libroservo: <http://www.uea.org/katalogo> 

SAT 

67 Avenue Gambetta, FR 75020 Paris, Francio. 

Repr. Por Nederlando: C. Kwantes, Marnixstraat 57, 

2023 RB HAARLEM, Tel. 023-527 65 61. 

IEI 

Sekr. Atilio Orellana Rojas, Riouwstraat 172, 

2585 HW DEN HAAG. Tel. 070-355 66 77. 
<iesperanto@versatel ,nl> 

INTERNACIA ESPERANTO-MUZEO EN VIENO 
En nove restaŭrita palaco en la centro de Vieno. 

Adreso: Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo, 
Palais Mollard, Herrengasse 9, AT 1010 WIEN. 

La deĵoraj horoj estas: 

Esperantomuzeo: lunde ĝis merkrede, vendrede, sabate 
lOhOO - 14h00 /ĵaŭde 15h00 - 19h00 
Kolekto por Planlinavoi: lunde ĝis merkrede, vendrede 
9h00 - 16h00 / ĵaŭde 12h00 - 19h00 
Poŝtadreso: Sammlung fŭr Plansprachen und Esperanto- 
museum der Osterreichischen Nationalbibliothek 
(Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo), 
Josefsplatz 1 / Postfach 308 /1015 Wien. 

- Kathrin Delhougne, / Tel.: (+43 1) 53410-732/ 

<kathrin.delhougne@onb.ac.at> 

<plansprachen@onb.ac.at> 

<http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index. 

htm> 

Alia muzeo: Esperanto-Muzeo en San Pablo de Ordal, 
Barcelono, Hispanio. Fondita dum la 10-a Barcelona 
Esperantista Renkontiĝo, 1968. Vidu la Jarlibron de UEA. 


UNIVERSITATA BIBLIOTEKO 

La biblioteko de la Universitato de Amsterdamo posedas 
kolekton de libroj kaj gazetoj en kaj pri Esperanto, kiu 
nombras pli ol 3000 titolojn. 

Parton de tiu stoko konsistigas la libraro de la landa aso- 
cio ‘ESPERANTO NEDERLAND’, kiun la universitato 
mastrumas por ĝi. La kolekto estas katalogita kaj rete 
konsultebla. La adreso de la libere alirebla katalogo es- 
tas: <http://opc.uva.nl>. De la bonveniga paĝo vi povas 
elekti inter nederlandlingva kaj anglalingva daŭrigoj. Al- 
klaku la supran ligon ‘Catalogus van de Universiteit van 
Amsterdam’ aŭ ‘Catalogue of the Universiteit van Amster- 
dam’ por atingi la elirpaĝon por viaj katalogaj esploroj. En 
la serĉlinio ‘zoeken’ aŭ ‘search’ tajpu la du mallongigojn 
‘tac esp’ (sen citiloj, sed kun unu interspaco) kaj konfirmu 
(tac esp signifas ‘taalcode Esperanto’, t.e. ‘lingvokodo 
Esperanto’). Responde vi ricevas komunikon pri 3104 
trafoj, kiu estas la E-kolekto, ekrane trairebla en sia tuta 
amplekso. Anstataŭ tajpi ‘tac esp’ vi povas uzi la indikitajn 
serĉkriteriojn, kaj tuj serĉi laŭ titolo, autoro ktp. 

De ĉiu trovita titolo vi trovos la aŭtoro(j)n, eldoniston, 
eldonjaron, bindmanieron, eventualan serian apartenon, 
referencnumeron, fizikan situon de la volumo kaj infor- 
mojn pri la prunteblo kaj disponeblo. 

Wim Jansen 

VID-HANDIKAPITOJ 

La teksto de diversaj revuoj estas havebla kiel son- 
kasedo por tiuj kiuj tion bezonas. 

• Revuo Fen-X - senpage. 

• Revuo Esperanto de UEA - EUR 15,- 

• Revuo Monato - EUR 15.-. 

• Internacia Pedagogia revuo - senpage / Legas: Hein 
Wernik. 

• Heroldo de Esperanto - senpage 

La kaseda servo de NOSOBE registras ankaŭ la 'Duan 
bultenon' kaj la 'Kongreslibron' de la Universalaj kon- 
gresoj. 

Informoj kaj mendoj iru al: Rob Moerbeek, 
Zwaansmeerstraat 48, 1946AE Beverwijk. 

• Revuo Kontakto de TEJO - legas kaj administras Elise 
Lauwen, Salahutupjlein 45, 5262 ZN Vught. 

STUDO-SEMAJNFINOJ 

Dufoje en la jaro okazas Studo-semajnfino. Okazas 
kursoj en je diversaj niveloj, de absolutaj komencantoj 
ĝis progresintoj, ĉiu estas bovena. 

Ofte la kunvenoj okazas en Naturamika Domo. 
lnf.:Marijke Lathouwers, 0223-643781 (Kruiszwin 1205, 
1788 LE Den Helder). 

<lj.lathouwers@quicknet.nl> aŭ: Juri Smolders, 
075-6123471, <studieweekeinde@wanadoo.nl>. 

INFORMILOJ 

Por informaj kampanjoj la asocio povas havigi al vi afiŝojn, 
glumarkojn, faldfoliojn ktp. 

Petu ĉe Ineke Emmelkamp, Arubastraat 12, 9715 RW 
GRONINGEN, tel. kaj fakso: 050-57 18 842. Retadreso: 
<info@esperanto-info.nl>. Informoj pri Esperanto: 
<www.esperanto-info.nl 


FEN-X 


2009/1 - 11 



FEN-X 


14a jarkolekto, n-ro 1 
januaro - februaro 2009 
Esperanto Nederland 
H. Bakker 
Kastelenstraat 231 
1082 EGAmsterdam 


V TNT Post 

Port betaald 
Port paye 
Pays-Bas 

/ - 


2009/1 


12 


FEN-X